esperanto@Philemon:1:1 @ Pauxlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto,
esperanto@Philemon:1:2 @ kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arhxipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo:
esperanto@Philemon:1:5 @ auxdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al cxiuj sanktuloj;
esperanto@Philemon:1:6 @ por ke la partoprenado en via fido farigxu energia per la sciigo de cxiu bonajxo, kiu estas en vi, por Kristo.
esperanto@Philemon:1:7 @ CXar mi tre gxojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, cxar la koroj de la sanktuloj refresxigxis per vi, frato mia.
esperanto@Philemon:1:8 @ Kvankam do mi havas plenan kuragxon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena,
esperanto@Philemon:1:9 @ tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Pauxlo, maljunulo kaj nun ankaux malliberulo pro Kristo Jesuo;
esperanto@Philemon:1:13 @ lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataux vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio;
esperanto@Philemon:1:14 @ sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaux deviga, sed lauxvola.
esperanto@Philemon:1:15 @ CXar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por cxiam;
esperanto@Philemon:1:16 @ jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro.
esperanto@Philemon:1:18 @ Se tamen li faris ian malhonestajxon, aux sxuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton;
esperanto@Philemon:1:19 @ mi, Pauxlo, skribas per mia propra mano, mi gxin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte sxuldas al mi ecx vin mem.
esperanto@Philemon:1:20 @ Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refresxigu mian koron en Kristo.
esperanto@Philemon:1:21 @ Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros ecx pli multe, ol kiom mi diras.
esperanto@Philemon:1:22 @ Sed krom tio pretigu por mi gastocxambron; cxar mi esperas, ke mi, laux viaj pregxoj, estos donita al vi.