esperanto@Proverbs:20:1 @ La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkajxo estas sovagxa; Kaj kiu delogigxas per ili, tiu ne estas prudenta.
esperanto@Proverbs:20:2 @ Minaco de regxo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraux sia animo.
esperanto@Proverbs:20:16 @ Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiajxon.
esperanto@Proverbs:20:19 @ Kiu malkasxas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikigxu kun tiu, kiu havas largxan busxon.
esperanto@Proverbs:20:20 @ Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingigxos meze de profunda mallumo.
esperanto@Proverbs:20:25 @ GXi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.