esperanto@Psalms:50:1 @ Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro.
esperanto@Psalms:50:3 @ Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaux Li, CXirkaux Li estas granda ventego.
esperanto@Psalms:50:7 @ Auxskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.
esperanto@Psalms:50:8 @ Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riprocxos, CXar viaj bruloferoj estas cxiam antaux Mi.
esperanto@Psalms:50:11 @ Mi konas cxiujn birdojn sur la montoj, Kaj cxiuj bestoj de la kampoj estas antaux Mi.
esperanto@Psalms:50:12 @ Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi, CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas.
esperanto@Psalms:50:16 @ Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj legxoj Kaj portas Mian interligon en via busxo,
esperanto@Psalms:50:18 @ Kiam vi vidas sxteliston, vi aligxas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
esperanto@Psalms:50:21 @ Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.
esperanto@Psalms:50:23 @ Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.