esperanto@Psalms:65:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.
esperanto@Psalms:65:4 @ Felicxa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li logxu en Viaj kortoj. Ni satigxu per la bonajxoj de Via domo, De Via sankta templo.
esperanto@Psalms:65:5 @ Per timindajxoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de cxiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,
esperanto@Psalms:65:7 @ Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj.
esperanto@Psalms:65:8 @ Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la logxantoj de la limoj; La lokojn de la sunlevigxo kaj sunsubiro Vi gxojigas.
esperanto@Psalms:65:9 @ Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al gxi akvon, kaj Vi forte gxin ricxigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas gxian panon, cxar tiel Vi gxin arangxis.
esperanto@Psalms:65:10 @ Vi donas trinkon al gxiaj sulkoj, Vi ebenigas gxiajn bulojn; Per pluvego Vi gxin moligas, Vi benas gxiajn kreskajxojn.
esperanto@Psalms:65:13 @ La herbejoj kovrigxas per brutaroj, Kaj la kampoj vestigxas per greno; Ili gxojas kaj kantas.