esperanto@Psalms:70:1 @ Al la hxorestro. De David. Pro memoro. Volu, ho Dio, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.
esperanto@Psalms:70:2 @ Hontigxu kaj konfuzigxu tiuj, kiuj sercxas mian animon; Retirigxu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
esperanto@Psalms:70:3 @ Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha!
esperanto@Psalms:70:4 @ Gaju kaj gxoju pro Vi cxiuj Viaj sercxantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru cxiam: Granda estas Dio.
esperanto@Psalms:70:5 @ Kaj mi estas mizera kaj malricxa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu.
Close Tab