esperanto@Psalms:96:4 @ CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, Li estas timinda pli ol cxiuj dioj.
esperanto@Psalms:96:5 @ CXar cxiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.
esperanto@Psalms:96:7 @ Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
esperanto@Psalms:96:8 @ Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
esperanto@Psalms:96:10 @ Diru inter la popoloj:La Eternulo regxas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu; Li jugxas la popolojn en justeco.
esperanto@Psalms:96:13 @ Antaux la Eternulo, cxar Li venas, CXar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun Sia fideleco.