esperanto@Psalms:97:2 @ Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
esperanto@Psalms:97:5 @ Montoj fandigxas kiel vakso antaux la vizagxo de la Eternulo, Antaux la vizagxo de la Sinjoro de la tuta tero.
esperanto@Psalms:97:7 @ Hontigxu cxiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj lauxdas sin pro diacxoj. Klinigxu antaux Li cxiuj dioj.
esperanto@Psalms:97:8 @ Auxdis kaj ekgxojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj jugxoj, ho Eternulo.
esperanto@Psalms:97:9 @ CXar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte levigxis super cxiuj dioj.
esperanto@Psalms:97:10 @ Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.