esperanto@Psalms:99:1 @ La Eternulo regxas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, sxanceligxas la tero.
esperanto@Psalms:99:2 @ La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super cxiuj popoloj.
esperanto@Psalms:99:3 @ Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.
esperanto@Psalms:99:4 @ Kaj la forton de la regxo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Jugxon kaj justecon en Jakob Vi arangxis.
esperanto@Psalms:99:5 @ Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta.
esperanto@Psalms:99:6 @ Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin auxskultis.
esperanto@Psalms:99:7 @ El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la legxon, kiun Li donis al ili.
esperanto@Psalms:99:8 @ Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin auxskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam vengxanto por iliaj faroj.
esperanto@Psalms:99:9 @ Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj klinigxu antaux Lia sankta monto; CXar sankta estas la Eternulo, nia Dio.
Close Tab