esperanto@Titus:3:1 @ Memorigu ilin, ke ili submetigxu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por cxiu bona laboro,
esperanto@Titus:3:2 @ ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolcxanimaj, montrantaj cxian mildecon al cxiuj homoj.
esperanto@Titus:3:3 @ CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.
esperanto@Titus:3:5 @ ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,
esperanto@Titus:3:7 @ por ke ni, justigite per Lia graco, farigxu heredantoj laux la espero de eterna vivo.
esperanto@Titus:3:8 @ Fidinda estas la diro, kaj mi volas, ke pri tio vi atestadu kun certeco, por ke tiuj, kiuj ekkredis al Dio, zorgu pri bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la homoj;
esperanto@Titus:3:9 @ sed evitu malsagxajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prilegxajn disputojn, cxar ili montrigxas senutilaj kaj vanaj.
esperanto@Titus:3:12 @ Kiam mi sendos al vi Artemason aux Tihxikon, rapidu veni al mi al Nikopolis; cxar mi decidis travintri tie.
esperanto@Titus:3:13 @ Antauxen irigu Zenason, la legxiston, kaj Apoloson sur ilia vojagxo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili.
esperanto@Titus:3:14 @ Kaj niaj amikoj ankaux lernu dauxrigi bonajn laborojn, por necesaj bezonoj, por ke ili ne estu senfruktaj.
esperanto@Titus:3:15 @ CXiuj, kiuj estas cxe mi, vin salutas. Salutu vi tiujn, kiuj amas nin en la fido. Graco estu kun vi cxiuj.