esperanto@Deuteronomy:31:1 @ Kaj Moseo iris kaj parolis cxi tiujn vortojn al la tuta Izrael.
esperanto@Deuteronomy:31:2 @ Kaj li diris al ili:Mi havas hodiaux la agxon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi:Vi ne transiros cxi tiun Jordanon.
esperanto@Deuteronomy:31:3 @ La Eternulo, via Dio, mem iros antaux vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaux vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaux vi, kiel la Eternulo diris.
esperanto@Deuteronomy:31:4 @ Kaj la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Sihxon kaj al Og, regxoj de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li ekstermis.
esperanto@Deuteronomy:31:5 @ Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laux cxiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi.
esperanto@Deuteronomy:31:6 @ Estu fortaj kaj kuragxaj, ne timu kaj ne tremu antaux ili; cxar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
esperanto@Deuteronomy:31:7 @ Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuragxa; cxar vi venigos cxi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.
esperanto@Deuteronomy:31:8 @ Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaux vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuragxon.
Close Tab