esperanto@Ecclesiastes:2:12 @ Kaj mi turnis min, por rigardi sagxecon kaj malsagxecon kaj sensencecon; cxar kion povas fari homo, venonta post regxo, en komparo kun tio, kion tiu jam antaux longe faris?
esperanto@Ecclesiastes:2:13 @ Kaj mi vidis, ke havas superecon la sagxeco antaux la malsagxeco, kiel havas superecon lumo antaux mallumo.
esperanto@Ecclesiastes:2:14 @ La sagxulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsagxulo iras en mallumo; sed mi ankaux eksciis, ke unu sorto atingas ilin cxiujn.
esperanto@Ecclesiastes:2:15 @ Kaj mi diris en mia koro:Ankaux min atingos tia sama sorto, kiel la malsagxulon; por kio do mi estis pli sagxa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaux cxi tio estas vantajxo.
esperanto@Ecclesiastes:2:16 @ CXar pri la sagxulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsagxulo; en la tempoj estontaj cxio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas sagxulo egale kiel malsagxulo!
Close Tab