esperanto@John:1:1 @ En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
esperanto@John:1:2 @ Tiu estis en la komenco kun Dio.
esperanto@John:1:3 @ CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis.
esperanto@John:1:4 @ En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
esperanto@John:1:5 @ Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo gxin ne venkis.
esperanto@John:1:6 @ De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.
esperanto@John:1:7 @ Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke cxiuj per li kredu.
esperanto@John:1:8 @ Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.
esperanto@John:1:9 @ Tio estis la vera lumo, kiu lumas al cxiu homo, venanta en la mondon.
esperanto@John:1:10 @ Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estigxis, kaj la mondo lin ne konis.
esperanto@John:1:11 @ Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
esperanto@John:1:12 @ Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
esperanto@John:1:13 @ kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
esperanto@John:1:14 @ Kaj la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaux de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
esperanto@John:1:15 @ Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante:CXi tiu estas li, pri kiu mi diris:Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi.
esperanto@John:1:16 @ CXar el lia pleneco ni cxiuj ricevis, kaj gracon post graco.
esperanto@John:1:17 @ CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo.
esperanto@John:1:18 @ Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
Close Tab