esperanto@John:17:1 @ Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la cxielo, li diris:Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru;
esperanto@John:17:2 @ kiel Vi donis al li auxtoritaton super cxiu karno, por ke li donu eternan vivon al cxiuj tiuj, kiujn Vi donis al li.
esperanto@John:17:3 @ Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.
esperanto@John:17:4 @ Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari.
esperanto@John:17:5 @ Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaux ol la mondo ekzistis.
Close Tab