esperanto@John:2:1 @ La trian tagon okazis edzigxo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo cxeestis tie;
esperanto@John:2:2 @ ankaux Jesuo kaj liaj discxiploj estis invititaj al la edzigxo.
esperanto@John:2:3 @ Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon.
esperanto@John:2:4 @ Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis.
esperanto@John:2:5 @ Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru.
esperanto@John:2:6 @ Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj, metitaj laux la purigo de la Judoj, enhavantaj po du gxis tri metretoj.
esperanto@John:2:7 @ Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando.
esperanto@John:2:8 @ Kaj li diris al ili:CXerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.
esperanto@John:2:9 @ Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun farigxintan vino, kaj ne sciis, de kie gxi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj cxerpis la akvon), la festenestro alvokis la fiancxon,
esperanto@John:2:10 @ kaj diris al li:CXiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon gxis nun.
Close Tab