esperanto@Matthew:22:1 @ Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:
esperanto@Matthew:22:2 @ La regno de la cxielo similas al unu regxo, kiu faris edzigxan feston por sia filo,
esperanto@Matthew:22:3 @ kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edzigxa festo; kaj ili ne volis veni.
esperanto@Matthew:22:4 @ Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante:Diru al la invititoj:Jen mi preparis la mangxon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas bucxitaj, kaj cxio estas preta; venu al la edzigxa festo.
esperanto@Matthew:22:5 @ Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado;
esperanto@Matthew:22:6 @ kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin.
esperanto@Matthew:22:7 @ Kaj la regxo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.
esperanto@Matthew:22:8 @ Tiam li diris al siaj sklavoj:La edzigxa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj.
esperanto@Matthew:22:9 @ Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj cxiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edzigxa festo.
esperanto@Matthew:22:10 @ Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis cxiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edzigxa festo plenigxis de gastoj.
esperanto@Matthew:22:11 @ Sed la regxo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edzigxofestan veston;
esperanto@Matthew:22:12 @ kaj li diris al li:Amiko, kiel vi envenis cxi tien, ne havante edzigxofestan veston? Kaj li silentadis.
esperanto@Matthew:22:13 @ Tiam la regxo diris al siaj servantoj:Ligu lin mane kaj piede, kaj eljxetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
esperanto@Matthew:22:14 @ CXar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.
Close Tab