esperanto@Proverbs:31:4 @ Ne al la regxoj, ho Lemuel, ne al la regxoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigajxojn.
esperanto@Proverbs:31:5 @ CXar drinkinte, ili povas forgesi la legxojn, Kaj ili malgxustigos la jugxon de cxiuj prematoj.
esperanto@Proverbs:31:15 @ SXi levigxas, kiam estas ankoraux nokto, Kaj sxi disdonas mangxon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj;
esperanto@Proverbs:31:16 @ SXi pensas pri kampo, kaj acxetas gxin; Per la enspezoj de sia mano sxi plantas vinbergxardenon.
esperanto@Proverbs:31:21 @ SXi ne timas la negxon por sia domo, CXar sxia tuta domanaro estas vestita per rugxa teksajxo.
esperanto@Proverbs:31:30 @ CXarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantajxo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata.