esperanto@Psalms:104:1 @ Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita;
esperanto@Psalms:104:2 @ Vi, kiu estas cxirkauxkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la cxielon kiel tapisxon;
esperanto@Psalms:104:3 @ Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento;
esperanto@Psalms:104:8 @ GXi levigxas sur montojn, mallevigxas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por gxi.
esperanto@Psalms:104:13 @ Vi trinkigas la montojn el Viaj cxambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satigxas la tero.
esperanto@Psalms:104:14 @ Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdajxon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero.
esperanto@Psalms:104:15 @ Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizagxo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.
esperanto@Psalms:104:24 @ Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj.
esperanto@Psalms:104:25 @ Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampajxoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj;
esperanto@Psalms:104:29 @ Vi kasxas Vian vizagxon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.
esperanto@Psalms:104:35 @ Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!