esperanto@Psalms:50:1 @ Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro.
esperanto@Psalms:50:2 @ El Cion, la perfektajxo de beleco, Dio ekbrilis.
esperanto@Psalms:50:3 @ Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaux Li, CXirkaux Li estas granda ventego.
esperanto@Psalms:50:4 @ Li vokas la cxielon supre kaj la teron, Por jugxi Sian popolon:
esperanto@Psalms:50:5 @ Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon cxe oferdono.
esperanto@Psalms:50:6 @ Kaj la cxielo proklamis Lian justecon, CXar Dio estas tiu jugxanto. Sela.
esperanto@Psalms:50:7 @ Auxskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.
esperanto@Psalms:50:8 @ Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riprocxos, CXar viaj bruloferoj estas cxiam antaux Mi.
esperanto@Psalms:50:9 @ Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:
esperanto@Psalms:50:10 @ CXar al Mi apartenas cxiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj;
esperanto@Psalms:50:11 @ Mi konas cxiujn birdojn sur la montoj, Kaj cxiuj bestoj de la kampoj estas antaux Mi.
esperanto@Psalms:50:12 @ Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi, CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas.
esperanto@Psalms:50:13 @ CXu Mi mangxas viandon de bovoj, Kaj cxu Mi trinkas sangon de kaproj?
esperanto@Psalms:50:14 @ Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaux la Plejaltulo viajn promesojn.
esperanto@Psalms:50:15 @ Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
esperanto@Psalms:50:16 @ Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj legxoj Kaj portas Mian interligon en via busxo,
esperanto@Psalms:50:17 @ Dum vi malamas moralinstruon Kaj jxetas Miajn vortojn malantauxen de vi?
esperanto@Psalms:50:18 @ Kiam vi vidas sxteliston, vi aligxas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
esperanto@Psalms:50:19 @ Vian busxon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsajxon;
esperanto@Psalms:50:20 @ Vi sidas kaj parolas kontraux via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.
esperanto@Psalms:50:21 @ Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.
esperanto@Psalms:50:22 @ Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.
esperanto@Psalms:50:23 @ Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.
Close Tab