esperanto@Titus:1:5 @ Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi arangxu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en cxiu urbo, kiel mi ordonis al vi;
esperanto@Titus:1:6 @ se iu trovigxas neriprocxebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri dibocxo, nek ribelemaj.
esperanto@Titus:1:7 @ CXar episkopo devas esti sen riprocxo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon;
esperanto@Titus:1:8 @ sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta,
esperanto@Titus:1:9 @ tenanta la fidelan vorton, kiu estas laux la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaux refuti la kontrauxdirantojn.
esperanto@Titus:1:10 @ CXar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido,
esperanto@Titus:1:11 @ kies busxoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenajxojn por malhonora gajno.
esperanto@Titus:1:12 @ Unu el ili, profeto samnacia, diris:La Kretanoj cxiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj mangxeguloj.
esperanto@Titus:1:13 @ Tiu atesto estas vera. Tial akre riprocxu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido,
esperanto@Titus:1:14 @ ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero.
esperanto@Titus:1:15 @ CXe la puraj, cxio estas pura; sed cxe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.
esperanto@Titus:1:16 @ Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por cxiu bona faro senvaloraj.
Close Tab