John 11




esperanto@John:11:1 @ Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilagxo de Maria kaj sxia fratino Marta.

esperanto@John:11:2 @ Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu sxmiris la Sinjoron per sxmirajxo kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj.

esperanto@John:11:3 @ La fratinoj do sendis al li, dirante:Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana.

esperanto@John:11:4 @ Sed Jesuo, auxdinte tion, diris:CXi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per gxi glorata.

esperanto@John:11:5 @ Kaj Jesuo amis Martan kaj sxian fratinon kaj Lazaron.

esperanto@John:11:6 @ Kaj kiam li sciigxis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraux du tagojn en la loko, kie li estis.

esperanto@John:11:7 @ Poste li diris al la discxiploj:Ni iru returne en Judujon.

esperanto@John:11:8 @ La discxiploj diris al li:Rabeno, la Judoj jxus celis sxtonmortigi vin; kaj cxu vi denove iras tien?

esperanto@John:11:9 @ Jesuo respondis:CXu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, cxar li vidas la lumon de cxi tiu mondo.

esperanto@John:11:10 @ Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, cxar en li ne estas la lumo.

esperanto@John:11:11 @ Tion li parolis, kaj poste li diris al ili:Nia amiko Lazaro endormigxis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo.

esperanto@John:11:12 @ La discxiploj do diris:Sinjoro, se li endormigxis, li resanigxos.

esperanto@John:11:13 @ Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo.

esperanto@John:11:14 @ Tiam Jesuo diris al ili klare:Lazaro jam mortis.

esperanto@John:11:15 @ Kaj pro vi mi gxojas, ke mi ne cxeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li.

esperanto@John:11:16 @ Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundiscxiploj:Ni ankaux iru, por ke ni mortu kun li.

esperanto@John:11:17 @ Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita.

esperanto@John:11:18 @ Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de cxirkaux dek kvin stadioj;

esperanto@John:11:19 @ kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato.

esperanto@John:11:20 @ Marta do, kiam sxi eksciis, ke Jesuo alproksimigxas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraux sidis en la domo.

esperanto@John:11:21 @ Tiam diris Marta al Jesuo:Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta.

esperanto@John:11:22 @ Sed ecx nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi.

esperanto@John:11:23 @ Jesuo diris al sxi:Via frato relevigxos.

esperanto@John:11:24 @ Marta diris al li:Mi scias, ke li relevigxos cxe la relevigxo en la lasta tago.

esperanto@John:11:25 @ Jesuo diris al sxi:Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos,

esperanto@John:11:26 @ kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos. CXu vi tion kredas?

esperanto@John:11:27 @ SXi diris al li:Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon.

esperanto@John:11:28 @ Kaj dirinte tion, sxi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante:La Majstro cxeestas, kaj vokas vin.

esperanto@John:11:29 @ Kaj sxi, auxdinte tion, levigxis rapide kaj iris al li.

esperanto@John:11:30 @ (Sed Jesuo ankoraux ne eniris en la vilagxon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.)

esperanto@John:11:31 @ La Judoj do, kiuj estis kun sxi en la domo kaj konsolis sxin, vidinte, ke Maria levigxis subite kaj eliris, sekvis sxin, dirante:SXi iras al la tombo, por plori tie.

esperanto@John:11:32 @ Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, sxi falis antaux liaj piedoj, dirante:Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta.

esperanto@John:11:33 @ Kiam do Jesuo vidis sxin ploranta kaj la Judojn ankaux, kiuj venis kun sxi, plorantaj, li gxemis en la spirito kaj maltrankviligxis,

esperanto@John:11:34 @ kaj diris:Kie vi lin kusxigis? Ili diris al li:Sinjoro, venu kaj vidu.

esperanto@John:11:35 @ Jesuo larmis.

esperanto@John:11:36 @ La Judoj do diris:Jen kiel li lin amis!

esperanto@John:11:37 @ Sed kelkaj el ili diris:CXu cxi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kauxzi ankaux, ke cxi tiu homo ne mortu?

esperanto@John:11:38 @ Tiam Jesuo, denove gxemante en si, venis al la tombo. GXi estis kaverno, kaj sur gxi kusxis sxtono.

esperanto@John:11:39 @ Jesuo diris:Forprenu la sxtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li:Sinjoro, li jam malbonodoras, cxar li estis tie kvar tagojn.

esperanto@John:11:40 @ Jesuo diris al sxi:CXu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?

esperanto@John:11:41 @ Oni do forprenis la sxtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris:Patro, mi dankas Vin, ke Vi min auxskultis.

esperanto@John:11:42 @ Kaj mi sciis, ke Vi cxiam auxskultas min; sed pro la cxirkauxstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis.

esperanto@John:11:43 @ Kaj dirinte tion, li kriis per lauxta vocxo:Lazaro, elvenu.

esperanto@John:11:44 @ Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizagxo estis cxirkauxligita per visxtuko. Jesuo diris al ili:Malligu lin, kaj lasu lin iri.

esperanto@John:11:45 @ Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li.

esperanto@John:11:46 @ Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris.

esperanto@John:11:47 @ Tial la cxefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris:Kion ni faras? cxar cxi tiu homo faras multajn signojn;

esperanto@John:11:48 @ se ni lasos lin tiel, cxiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion.

esperanto@John:11:49 @ Sed unu el ili, Kajafas, cxefpastro en tiu sama jaro, diris al ili:Vi scias nenion,

esperanto@John:11:50 @ nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu.

esperanto@John:11:51 @ Sed li diris tion ne de si mem; sed estante cxefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio;

esperanto@John:11:52 @ kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio.

esperanto@John:11:53 @ De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.

esperanto@John:11:54 @ Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la discxiploj.

esperanto@John:11:55 @ Kaj la Pasko de la Judoj proksimigxis, kaj multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaux la Pasko, por sin sanktigi.

esperanto@John:11:56 @ Ili do sercxis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo:Kion vi pensas? CXu ke li ne venos al la festo?

esperanto@John:11:57 @ Kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj jam antauxe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion, por ke oni lin kaptu.


Seeker Overlay: Off On

[BookofJohn] [John:10] [John:11] [John:12] [Discuss] Tag 11 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: