John 14
esperanto@John:14:1 @ Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaux al mi.
esperanto@John:14:2 @ CXe la domo de mia Patro estas multe da logxejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon.
esperanto@John:14:3 @ Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaux estu tie, kie mi estas.
esperanto@John:14:4 @ Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon.
esperanto@John:14:5 @ Tomaso diris al li:Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon?
esperanto@John:14:6 @ Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.
esperanto@John:14:7 @ Se vi min konus, vi konus ankaux mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis.
esperanto@John:14:8 @ Filipo diris al li:Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio suficxos.
esperanto@John:14:9 @ Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron?
esperanto@John:14:10 @ CXu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.
esperanto@John:14:11 @ Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aux almenaux kredu al mi pro la faroj mem.
esperanto@John:14:12 @ Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas al mi, tiu ankaux faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, cxar mi iras al la Patro.
esperanto@John:14:13 @ Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo.
esperanto@John:14:14 @ Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.
esperanto@John:14:15 @ Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
esperanto@John:14:16 @ Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por cxiam;
esperanto@John:14:17 @ tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, cxar gxi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, cxar li restadas kun vi kaj estos en vi.
esperanto@John:14:18 @ Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.
esperanto@John:14:19 @ Ankoraux iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; cxar mi vivas, tial vi ankaux vivos.
esperanto@John:14:20 @ En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi.
esperanto@John:14:21 @ Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.
esperanto@John:14:22 @ Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?
esperanto@John:14:23 @ Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.
esperanto@John:14:24 @ Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi auxdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.
esperanto@John:14:25 @ Tion mi parolis al vi, dum mi cxe vi restas.
esperanto@John:14:26 @ Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri cxio, kaj vin rememorigos pri cxio, kion mi diris al vi.
esperanto@John:14:27 @ Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu.
esperanto@John:14:28 @ Vi auxdis, ke mi diris al vi:Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi gxojus pro tio, ke mi iras al la Patro, cxar la Patro estas pli granda ol mi.
esperanto@John:14:29 @ Kaj nun mi diris al vi, antaux ol gxi okazos, por ke vi kredu, kiam gxi okazos.
esperanto@John:14:30 @ De nun mi jam ne multe parolos kun vi; cxar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi;
esperanto@John:14:31 @ sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Levigxu; ni foriru de cxi tie.