Mark 12




esperanto@Mark:12:1 @ Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinbergxardenon plantis unu viro, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis.

esperanto@Mark:12:2 @ Kaj li sendis sklavon en la gxusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo.

esperanto@Mark:12:3 @ Kaj ili kaptis lin kaj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava.

esperanto@Mark:12:4 @ Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris.

esperanto@Mark:12:5 @ Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurgxante unujn, kaj mortigante aliajn.

esperanto@Mark:12:6 @ Li havis ankoraux unu amatan filon:li sendis lin ankaux la lastan al ili, dirante:Ili respektos mian filon.

esperanto@Mark:12:7 @ Sed tiuj kultivistoj diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredajxo estos nia.

esperanto@Mark:12:8 @ Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj eljxetis lin ekster la vinberejon.

esperanto@Mark:12:9 @ Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj.

esperanto@Mark:12:10 @ CXu vi ne legis tiun skribon: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula;

esperanto@Mark:12:11 @ De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?

esperanto@Mark:12:12 @ Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; cxar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraux ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.

esperanto@Mark:12:13 @ Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado.

esperanto@Mark:12:14 @ Kaj veninte, ili diris al li:Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laux vero la vojon de Dio. CXu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?

esperanto@Mark:12:15 @ CXu ni donu, aux ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili:Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi gxin vidu.

esperanto@Mark:12:16 @ Kaj ili gxin alportis. Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo? Kaj ili diris al li:De Cezaro.

esperanto@Mark:12:17 @ Kaj Jesuo respondis al ili:Redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio. Kaj ili miregis pro li.

esperanto@Mark:12:18 @ Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante:

esperanto@Mark:12:19 @ Majstro, Moseo skribis por ni:Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.

esperanto@Mark:12:20 @ Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron;

esperanto@Mark:12:21 @ kaj la dua prenis sxin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same;

esperanto@Mark:12:22 @ kaj la sep ne lasis idaron. Laste post cxiuj la virino ankaux mortis.

esperanto@Mark:12:23 @ En la relevigxo, por kiu el ili sxi estos edzino? cxar cxiuj sep havis sxin kiel edzinon.

esperanto@Mark:12:24 @ Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio?

esperanto@Mark:12:25 @ CXar kiam oni levigxos el la mortintoj, oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo.

esperanto@Mark:12:26 @ Sed pri la mortintoj, ke ili relevigxas, cxu vi ne legis en la libro de Moseo cxe la arbetajxo, kiel Dio parolis al li, dirante:Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob?

esperanto@Mark:12:27 @ Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj:vi multe eraras.

esperanto@Mark:12:28 @ Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj auxskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin:Kiu ordono estas la unua el cxiuj?

esperanto@Mark:12:29 @ Kaj Jesuo respondis:La unua estas:Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu;

esperanto@Mark:12:30 @ kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto.

esperanto@Mark:12:31 @ Kaj jen estas la dua:Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol cxi tiuj ne estas alia ordono.

esperanto@Mark:12:32 @ Kaj respondis al li la skribisto:Bone, Majstro, laux vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li;

esperanto@Mark:12:33 @ kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem-tio multe pli valoras, ol cxiuj bruloferoj kaj pekoferoj.

esperanto@Mark:12:34 @ Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li:Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuragxis fari al li demandon.

esperanto@Mark:12:35 @ Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo:Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David?

esperanto@Mark:12:36 @ David mem diris per la Sankta Spirito: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

esperanto@Mark:12:37 @ David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso auxskultis lin plezure.

esperanto@Mark:12:38 @ Kaj en sia instruado li diris:Gardu vin kontraux la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj,

esperanto@Mark:12:39 @ kaj cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj cxeflokojn cxe festenoj;

esperanto@Mark:12:40 @ kaj kiuj formangxas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe pregxas; ili ricevos pli severan kondamnon.

esperanto@Mark:12:41 @ Kaj sidante kontraux la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enjxetas monerojn en la monkeston; kaj multaj ricxuloj enjxetis multon.

esperanto@Mark:12:42 @ Kaj venis unu malricxa vidvino, kaj enjxetis du leptojn, kiuj faras kodranton.

esperanto@Mark:12:43 @ Kaj alvokinte al si siajn discxiplojn, li diris al ili:Vere mi diras al vi, ke tiu malricxa vidvino enjxetis pli ol cxiuj jxetantoj en la monkeston;

esperanto@Mark:12:44 @ cxar ili cxiuj enjxetis el sia abundo, sed sxi el sia senhaveco jxetis cxion, kion sxi havis, sian tutan vivrimedon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:11] [Mark:12] [Mark:13] [Discuss] Tag 12 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: