Mark 3




esperanto@Mark:3:1 @ Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.

esperanto@Mark:3:2 @ Kaj oni observis lin, cxu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.

esperanto@Mark:3:3 @ Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon:Starigxu en la mezo.

esperanto@Mark:3:4 @ Kaj li diris al ili:CXu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? savi vivon, aux mortigi? Sed ili silentis.

esperanto@Mark:3:5 @ Kaj kiam kun kolero li cxirkauxrigardis ilin, cxagrenite pro la obstinigxo de ilia koro, li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj li etendis gxin, kaj lia mano resanigxis.

esperanto@Mark:3:6 @ Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiligxis kun la Herodanoj kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

esperanto@Mark:3:7 @ Kaj Jesuo kun siaj discxiploj foriris gxis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo

esperanto@Mark:3:8 @ kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el cxirkaux Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, auxdinte cxion, kion li faris, venis al li.

esperanto@Mark:3:9 @ Kaj li diris al siaj discxiploj, ke malgranda sxipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;

esperanto@Mark:3:10 @ cxar multajn li jam sanigis, tiel ke cxiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tusxi lin.

esperanto@Mark:3:11 @ Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaux li, kaj kriis, dirante:Vi estas la Filo de Dio.

esperanto@Mark:3:12 @ Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.

esperanto@Mark:3:13 @ Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.

esperanto@Mark:3:14 @ Kaj li elektis dek du, kiujn ankaux li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki,

esperanto@Mark:3:15 @ kaj por havi auxtoritaton elpeli demonojn:

esperanto@Mark:3:16 @ kaj Simonon li alnomis Petro;

esperanto@Mark:3:17 @ kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro;

esperanto@Mark:3:18 @ kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon,

esperanto@Mark:3:19 @ kaj Judason Iskariotan, kiu ankaux perfidis lin. Kaj li venis en domon.

esperanto@Mark:3:20 @ Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis ecx mangxi panon.

esperanto@Mark:3:21 @ Kaj liaj amikoj, auxdinte tion, eliris, por kapti lin, cxar ili diris:Li frenezas.

esperanto@Mark:3:22 @ Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris:Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.

esperanto@Mark:3:23 @ Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole:Kiel povas Satano elpeli Satanon?

esperanto@Mark:3:24 @ Kaj se regno estas dividita kontraux si, tiu regno ne povas stari.

esperanto@Mark:3:25 @ Kaj se domo estas dividita kontraux si, tiu domo ne povas stari.

esperanto@Mark:3:26 @ Kaj se Satano ribelis kontraux si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon.

esperanto@Mark:3:27 @ Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon.

esperanto@Mark:3:28 @ Vere mi diras al vi:CXiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos;

esperanto@Mark:3:29 @ sed iu, kiu blasfemos kontraux la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko;

esperanto@Mark:3:30 @ cxar oni diris:Li havas malpuran spiriton.

esperanto@Mark:3:31 @ Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.

esperanto@Mark:3:32 @ Kaj homamaso sidis cxirkaux li; kaj oni diris al li:Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin sercxas.

esperanto@Mark:3:33 @ Kaj li respondis al ili, dirante:Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj?

esperanto@Mark:3:34 @ Kaj cxirkauxrigardante tiujn, kiuj ronde cxirkaux li sidis, li diris:Jen mia patrino kaj miaj fratoj!

esperanto@Mark:3:35 @ CXar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMark] [Mark:2] [Mark:3] [Mark:4] [Discuss] Tag 3 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: