Matthew 22




esperanto@Matthew:22:1 @ Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:

esperanto@Matthew:22:2 @ La regno de la cxielo similas al unu regxo, kiu faris edzigxan feston por sia filo,

esperanto@Matthew:22:3 @ kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edzigxa festo; kaj ili ne volis veni.

esperanto@Matthew:22:4 @ Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante:Diru al la invititoj:Jen mi preparis la mangxon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas bucxitaj, kaj cxio estas preta; venu al la edzigxa festo.

esperanto@Matthew:22:5 @ Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado;

esperanto@Matthew:22:6 @ kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin.

esperanto@Matthew:22:7 @ Kaj la regxo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.

esperanto@Matthew:22:8 @ Tiam li diris al siaj sklavoj:La edzigxa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj.

esperanto@Matthew:22:9 @ Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj cxiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edzigxa festo.

esperanto@Matthew:22:10 @ Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis cxiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edzigxa festo plenigxis de gastoj.

esperanto@Matthew:22:11 @ Sed la regxo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edzigxofestan veston;

esperanto@Matthew:22:12 @ kaj li diris al li:Amiko, kiel vi envenis cxi tien, ne havante edzigxofestan veston? Kaj li silentadis.

esperanto@Matthew:22:13 @ Tiam la regxo diris al siaj servantoj:Ligu lin mane kaj piede, kaj eljxetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

esperanto@Matthew:22:14 @ CXar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.

esperanto@Matthew:22:15 @ Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiligxis, kiel ili povos impliki lin per interparolado.

esperanto@Matthew:22:16 @ Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj.

esperanto@Matthew:22:17 @ Diru do al ni, kiel sxajnas al vi? cxu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?

esperanto@Matthew:22:18 @ Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris:Kial vi min provas, hipokrituloj?

esperanto@Matthew:22:19 @ Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron.

esperanto@Matthew:22:20 @ Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo?

esperanto@Matthew:22:21 @ Ili diris al li:De Cezaro. Tiam li diris al ili:Redonu do al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio.

esperanto@Matthew:22:22 @ Kaj auxdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.

esperanto@Matthew:22:23 @ En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante:

esperanto@Matthew:22:24 @ Majstro, Moseo diris:Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edzigxu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.

esperanto@Matthew:22:25 @ Estis cxe ni sep fratoj; kaj la unua edzigxis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;

esperanto@Matthew:22:26 @ tiel same ankaux la dua, kaj la tria, gxis la sepa.

esperanto@Matthew:22:27 @ Kaj post cxiuj la virino mortis.

esperanto@Matthew:22:28 @ En la relevigxo do, por kiu el la sep sxi estos edzino? cxar cxiuj sxin havis.

esperanto@Matthew:22:29 @ Sed Jesuo responde diris:Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.

esperanto@Matthew:22:30 @ CXar en la relevigxo oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo.

esperanto@Matthew:22:31 @ Sed pri la relevigxo el la mortintoj, cxu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:

esperanto@Matthew:22:32 @ Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.

esperanto@Matthew:22:33 @ Kaj kiam la homamaso tion auxdis, ili miregis pro lia instruado.

esperanto@Matthew:22:34 @ Sed la Fariseoj, auxdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektigxis.

esperanto@Matthew:22:35 @ Kaj unu el ili, legxisto, demandis lin, provante lin:

esperanto@Matthew:22:36 @ Majstro, kiu estas la granda ordono en la legxo?

esperanto@Matthew:22:37 @ Kaj li diris al li:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.

esperanto@Matthew:22:38 @ CXi tiu estas la granda kaj la unua ordono.

esperanto@Matthew:22:39 @ Kaj dua estas simila al gxi:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

esperanto@Matthew:22:40 @ De cxi tiuj du ordonoj dependas la tuta legxo kaj la profetoj.

esperanto@Matthew:22:41 @ Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis,

esperanto@Matthew:22:42 @ dirante:Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li:De David.

esperanto@Matthew:22:43 @ Li diris al ili:Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:

esperanto@Matthew:22:44 @ La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?

esperanto@Matthew:22:45 @ Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?

esperanto@Matthew:22:46 @ Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuragxis fari al li demandon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofMatthew] [Matthew:21] [Matthew:22] [Matthew:23] [Discuss] Tag 22 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: