Psalms 102




esperanto@Psalms:102:1 @ Pregxo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elversxas antaux la Eternulo sian malgxojon. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon; Kaj mia krio venu al Vi.

esperanto@Psalms:102:2 @ Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide auxskultu min.

esperanto@Psalms:102:3 @ CXar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj cxirkauxbrulis kiel en forno.

esperanto@Psalms:102:4 @ Falcxigxis kiel herbo kaj sekigxis mia koro, CXar mi forgesis mangxi mian panon.

esperanto@Psalms:102:5 @ De la vocxo de mia plorado Algluigxis miaj ostoj al mia karno.

esperanto@Psalms:102:6 @ Mi similigxis al pelikano en la dezerto, Mi farigxis kiel noktuo en ruinoj.

esperanto@Psalms:102:7 @ Mi ne dormas, Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.

esperanto@Psalms:102:8 @ CXiutage insultas min miaj malamikoj, Miaj mokantoj jxuras per mi.

esperanto@Psalms:102:9 @ CXar cindron mi mangxis kiel panon, Kaj mian trinkajxon mi miksis kun larmoj,

esperanto@Psalms:102:10 @ Kauxze de Via kolero kaj indigno; CXar Vi min levis kaj jxetis.

esperanto@Psalms:102:11 @ Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekigxas kiel herbo.

esperanto@Psalms:102:12 @ Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.

esperanto@Psalms:102:13 @ Vi levigxos, Vi korfavoros Cionon; CXar estas tempo por gxin kompati, cxar venis la tempo.

esperanto@Psalms:102:14 @ CXar Viaj sklavoj ekamis gxiajn sxtonojn, CXarma estas por ili gxia polvo.

esperanto@Psalms:102:15 @ Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj cxiuj regxoj de la tero Vian gloron.

esperanto@Psalms:102:16 @ CXar la Eternulo rekonstruis Cionon, Kaj aperis en Sia gloro.

esperanto@Psalms:102:17 @ Li Sin turnis al la pregxo de la forlasitoj, Kaj ne forpusxis ilian petegon.

esperanto@Psalms:102:18 @ CXi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.

esperanto@Psalms:102:19 @ CXar Li rigardis malsupren el Sia sankta altajxo, El la cxielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,

esperanto@Psalms:102:20 @ Por auxdi la gxemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto;

esperanto@Psalms:102:21 @ Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,

esperanto@Psalms:102:22 @ Kiam kolektigxos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo.

esperanto@Psalms:102:23 @ Li lacigis en la vojo miajn fortojn, Li mallongigis miajn tagojn.

esperanto@Psalms:102:24 @ Mi diras:Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.

esperanto@Psalms:102:25 @ En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.

esperanto@Psalms:102:26 @ Ili pereos, sed Vi restos; Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos.

esperanto@Psalms:102:27 @ Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

esperanto@Psalms:102:28 @ La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikigxos antaux Vi.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:101] [Psalms:102] [Psalms:103] [Discuss] Tag 102 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: