Psalms 103
esperanto@Psalms:103:1 @ De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon.
esperanto@Psalms:103:2 @ Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.
esperanto@Psalms:103:3 @ Li pardonas cxiujn viajn pekojn, Li sanigas cxiujn viajn malsanojn;
esperanto@Psalms:103:4 @ Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;
esperanto@Psalms:103:5 @ Li satigas per bonajxoj vian maljunan agxon, Ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo.
esperanto@Psalms:103:6 @ La Eternulo faras justecon kaj jugxon al cxiuj prematoj.
esperanto@Psalms:103:7 @ Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj.
esperanto@Psalms:103:8 @ Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.
esperanto@Psalms:103:9 @ Ne eterne Li indignas, Kaj ne por cxiam Li koleras.
esperanto@Psalms:103:10 @ Ne laux niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laux niaj krimoj Li redonis al ni.
esperanto@Psalms:103:11 @ CXar kiel alte estas la cxielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.
esperanto@Psalms:103:12 @ Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
esperanto@Psalms:103:13 @ Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.
esperanto@Psalms:103:14 @ CXar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo.
esperanto@Psalms:103:15 @ La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras.
esperanto@Psalms:103:16 @ Pasas super gxi vento, kaj gxi jam ne ekzistas; Kaj gxia loko gxin jam ne rekonas.
esperanto@Psalms:103:17 @ Sed la boneco de la Eternulo dauxras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras gxis la pranepoj,
esperanto@Psalms:103:18 @ Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.
esperanto@Psalms:103:19 @ La Eternulo starigis en la cxielo Sian tronon; Kaj Lia regxeco regas cxion.
esperanto@Psalms:103:20 @ Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto.
esperanto@Psalms:103:21 @ Benu la Eternulon cxiuj Liaj cxirkauxantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.
esperanto@Psalms:103:22 @ Benu la Eternulon cxiuj Liaj kreitajxoj, En cxiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.