Psalms 105
esperanto@Psalms:105:1 @ Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
esperanto@Psalms:105:2 @ Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj.
esperanto@Psalms:105:3 @ Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon.
esperanto@Psalms:105:4 @ Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon.
esperanto@Psalms:105:5 @ Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo;
esperanto@Psalms:105:6 @ Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
esperanto@Psalms:105:7 @ Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj.
esperanto@Psalms:105:8 @ Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
esperanto@Psalms:105:9 @ Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak.
esperanto@Psalms:105:10 @ Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon,
esperanto@Psalms:105:11 @ Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.
esperanto@Psalms:105:12 @ Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,
esperanto@Psalms:105:13 @ Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,
esperanto@Psalms:105:14 @ Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn, dirante:
esperanto@Psalms:105:15 @ Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
esperanto@Psalms:105:16 @ Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis cxion, kio portis panon.
esperanto@Psalms:105:17 @ Li sendis antaux ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo.
esperanto@Psalms:105:18 @ Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero sxargxis lian korpon,
esperanto@Psalms:105:19 @ GXis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.
esperanto@Psalms:105:20 @ Regxo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin;
esperanto@Psalms:105:21 @ Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo,
esperanto@Psalms:105:22 @ Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj sagxigu liajn maljunulojn.
esperanto@Psalms:105:23 @ Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de HXam.
esperanto@Psalms:105:24 @ Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris gxin pli forta ol gxiaj malamikoj.
esperanto@Psalms:105:25 @ Li malgxustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraux Liaj sklavoj.
esperanto@Psalms:105:26 @ Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis.
esperanto@Psalms:105:27 @ Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de HXam.
esperanto@Psalms:105:28 @ Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.
esperanto@Psalms:105:29 @ Li sxangxis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fisxojn.
esperanto@Psalms:105:30 @ Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la cxambroj de iliaj regxoj.
esperanto@Psalms:105:31 @ Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en cxiuj iliaj regionoj.
esperanto@Psalms:105:32 @ Antataux pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando.
esperanto@Psalms:105:33 @ Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.
esperanto@Psalms:105:34 @ Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj
esperanto@Psalms:105:35 @ Kaj formangxis la tutan herbon en ilia lando Kaj formangxis la produktojn de ilia tero.
esperanto@Psalms:105:36 @ Kaj Li mortigis cxiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencajxojn de cxiuj iliaj fortoj.
esperanto@Psalms:105:37 @ Sed ilin Li elkondukis kun argxento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.
esperanto@Psalms:105:38 @ GXojis Egiptujo, kiam ili eliris, CXar atakis gxin timo antaux ili.
esperanto@Psalms:105:39 @ Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke gxi lumu en la nokto.
esperanto@Psalms:105:40 @ Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano cxiela Li ilin satigis.
esperanto@Psalms:105:41 @ Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.
esperanto@Psalms:105:42 @ CXar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo.
esperanto@Psalms:105:43 @ Kaj Li elkondukis Sian popolon en gxojo, Siajn elektitojn kun kantado.
esperanto@Psalms:105:44 @ Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;
esperanto@Psalms:105:45 @ Por ke ili plenumu Liajn legxojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!