Psalms 107
esperanto@Psalms:107:1 @ Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco:
esperanto@Psalms:107:2 @ Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
esperanto@Psalms:107:3 @ Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro.
esperanto@Psalms:107:4 @ Ili vagis en la dezerto, laux vojo senviva, Urbon logxatan ili ne trovis;
esperanto@Psalms:107:5 @ Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortigxis.
esperanto@Psalms:107:6 @ Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
esperanto@Psalms:107:7 @ Kaj Li kondukis ilin laux gxusta vojo, Ke ili venu al urbo logxata.
esperanto@Psalms:107:8 @ Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
esperanto@Psalms:107:9 @ CXar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonajxo.
esperanto@Psalms:107:10 @ Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;
esperanto@Psalms:107:11 @ CXar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malsxatis la decidon de la Plejaltulo.
esperanto@Psalms:107:12 @ Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis.
esperanto@Psalms:107:13 @ Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
esperanto@Psalms:107:14 @ Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li dissxiris.
esperanto@Psalms:107:15 @ Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
esperanto@Psalms:107:16 @ CXar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn.
esperanto@Psalms:107:17 @ La malsagxuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj;
esperanto@Psalms:107:18 @ CXiujn mangxojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto.
esperanto@Psalms:107:19 @ Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
esperanto@Psalms:107:20 @ Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.
esperanto@Psalms:107:21 @ Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
esperanto@Psalms:107:22 @ Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.
esperanto@Psalms:107:23 @ Kiuj veturas per sxipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj,
esperanto@Psalms:107:24 @ Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo.
esperanto@Psalms:107:25 @ Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis gxiajn ondojn:
esperanto@Psalms:107:26 @ Ili levigxas gxis la cxielo, mallevigxas en la abismojn; Ilia animo konsumigxas de sufero;
esperanto@Psalms:107:27 @ Ili iras cxirkauxe kaj sxanceligxas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta sagxeco malaperas.
esperanto@Psalms:107:28 @ Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.
esperanto@Psalms:107:29 @ Li kvietigis la ventegon, Kaj gxiaj ondoj silentigxis.
esperanto@Psalms:107:30 @ Kaj ili ekgxojis, kiam farigxis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.
esperanto@Psalms:107:31 @ Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
esperanto@Psalms:107:32 @ Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejagxuloj ili Lin lauxdu.
esperanto@Psalms:107:33 @ Li sxangxas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekajxon;
esperanto@Psalms:107:34 @ Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de gxiaj logxantoj.
esperanto@Psalms:107:35 @ Li sxangxas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo;
esperanto@Psalms:107:36 @ Kaj Li logxigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon logxatan.
esperanto@Psalms:107:37 @ Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.
esperanto@Psalms:107:38 @ Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multigxas, Kaj brutoj ne mankas al ili.
esperanto@Psalms:107:39 @ Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero,
esperanto@Psalms:107:40 @ Li versxas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.
esperanto@Psalms:107:41 @ Malricxulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel sxafojn.
esperanto@Psalms:107:42 @ La virtuloj tion vidas, kaj gxojas; Kaj cxia malboneco fermas sian busxon.
esperanto@Psalms:107:43 @ Kiu estas sagxa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favorajxojn de la Eternulo.