Psalms 109




esperanto@Psalms:109:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Dio, mia gloro, ne silentu.

esperanto@Psalms:109:2 @ CXar busxon malvirtan kaj busxon malican ili malfermis kontraux mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango.

esperanto@Psalms:109:3 @ Per vortoj de malamo ili min cxirkauxis, Kaj ili militas kontraux mi sen mia kulpo.

esperanto@Psalms:109:4 @ Por mia amo ili min malamas; Sed mi pregxas.

esperanto@Psalms:109:5 @ Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo.

esperanto@Psalms:109:6 @ Metu malvirtulon super lin; Kaj kontrauxulo starigxu cxe lia dekstra mano.

esperanto@Psalms:109:7 @ Kiam li estos jugxata, li eliru kulpa; Kaj lia pregxo estu peko.

esperanto@Psalms:109:8 @ Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.

esperanto@Psalms:109:9 @ Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.

esperanto@Psalms:109:10 @ Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj sercxu apud siaj ruinoj.

esperanto@Psalms:109:11 @ Kreditoro forprenu cxion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron.

esperanto@Psalms:109:12 @ Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne trovigxu kompatanto por liaj orfoj.

esperanto@Psalms:109:13 @ Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo.

esperanto@Psalms:109:14 @ La malbonago de liaj patroj rememorigxu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elvisxigxu.

esperanto@Psalms:109:15 @ Ili estu cxiam antaux la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.

esperanto@Psalms:109:16 @ Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malricxulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi.

esperanto@Psalms:109:17 @ Li amis malbenon, kaj gxi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj gxi malproksimigxis de li.

esperanto@Psalms:109:18 @ Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj gxi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.

esperanto@Psalms:109:19 @ GXi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li cxiam portas cxirkaux si.

esperanto@Psalms:109:20 @ Tia estas de la Eternulo la agado kontraux miaj kontrauxuloj, Kaj kontraux tiuj, kiuj parolas malbonon kontraux mia animo.

esperanto@Psalms:109:21 @ Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; CXar bona estas Via favorkoreco, savu min.

esperanto@Psalms:109:22 @ CXar mi estas malricxulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno.

esperanto@Psalms:109:23 @ Kiel ombro longigxanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon.

esperanto@Psalms:109:24 @ Miaj genuoj senfortigxis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason.

esperanto@Psalms:109:25 @ Kaj mi farigxis mokatajxo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.

esperanto@Psalms:109:26 @ Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laux Via boneco.

esperanto@Psalms:109:27 @ Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.

esperanto@Psalms:109:28 @ Ili malbenas, sed Vi benu; Ili levigxis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo gxojos.

esperanto@Psalms:109:29 @ Miaj kontrauxuloj kovrigxu per malhonoro, Kaj ili envolvigxu en sian honton kiel en veston.

esperanto@Psalms:109:30 @ Mi forte gloros la Eternulon per mia busxo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin lauxdos.

esperanto@Psalms:109:31 @ CXar Li staras cxe la dekstra flanko de malricxulo, Por savi lin de tiuj, kiuj jugxas lian animon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:108] [Psalms:109] [Psalms:110] [Discuss] Tag 109 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: