Psalms 111
esperanto@Psalms:111:1 @ Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.
esperanto@Psalms:111:2 @ Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Sercxataj de cxiuj, kiuj ilin amas.
esperanto@Psalms:111:3 @ Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne.
esperanto@Psalms:111:4 @ Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
esperanto@Psalms:111:5 @ Li donas mangxon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon.
esperanto@Psalms:111:6 @ La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj.
esperanto@Psalms:111:7 @ La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas cxiuj Liaj ordonoj;
esperanto@Psalms:111:8 @ Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.
esperanto@Psalms:111:9 @ Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li arangxis por cxiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
esperanto@Psalms:111:10 @ Komenco de sagxeco estas timo antaux la Eternulo; Bonan prudenton havas cxiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.