Psalms 114
esperanto@Psalms:114:1 @ Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo,
esperanto@Psalms:114:2 @ Tiam Jehuda farigxis Lia sanktajxo, Izrael Lia regno.
esperanto@Psalms:114:3 @ La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen;
esperanto@Psalms:114:4 @ La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj.
esperanto@Psalms:114:5 @ Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen?
esperanto@Psalms:114:6 @ Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj?
esperanto@Psalms:114:7 @ Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob,
esperanto@Psalms:114:8 @ Kiu sxangxas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.