Psalms 118




esperanto@Psalms:118:1 @ Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

esperanto@Psalms:118:2 @ Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco.

esperanto@Psalms:118:3 @ La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco.

esperanto@Psalms:118:4 @ La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco.

esperanto@Psalms:118:5 @ El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

esperanto@Psalms:118:6 @ La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo?

esperanto@Psalms:118:7 @ La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.

esperanto@Psalms:118:8 @ Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon.

esperanto@Psalms:118:9 @ Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.

esperanto@Psalms:118:10 @ CXiuj popoloj min cxirkauxis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

esperanto@Psalms:118:11 @ Ili cxirkauxis min de cxiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

esperanto@Psalms:118:12 @ Ili cxirkauxis min kiel abeloj, Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

esperanto@Psalms:118:13 @ Oni min pusxis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.

esperanto@Psalms:118:14 @ La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li farigxis mia savo.

esperanto@Psalms:118:15 @ La vocxo de triumfo kaj de savigxo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn;

esperanto@Psalms:118:16 @ La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn.

esperanto@Psalms:118:17 @ Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

esperanto@Psalms:118:18 @ Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.

esperanto@Psalms:118:19 @ Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.

esperanto@Psalms:118:20 @ Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra gxi.

esperanto@Psalms:118:21 @ Mi dankas Vin, CXar Vi auxskultis min kaj farigxis mia savo.

esperanto@Psalms:118:22 @ SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula.

esperanto@Psalms:118:23 @ De la Eternulo cxi tio farigxis, GXi estas miraklo en niaj okuloj.

esperanto@Psalms:118:24 @ CXi tiun tagon faris la Eternulo; Ni gxoju kaj gajigxu en gxi.

esperanto@Psalms:118:25 @ Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu!

esperanto@Psalms:118:26 @ Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

esperanto@Psalms:118:27 @ La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Arangxu la festan procesion kun brancxoj gxis la kornoj de la altaro.

esperanto@Psalms:118:28 @ Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas.

esperanto@Psalms:118:29 @ Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:117] [Psalms:118] [Psalms:119] [Discuss] Tag 118 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: