Psalms 125
esperanto@Psalms:125:1 @ Kanto de suprenirado. Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne sxanceligxas, sed restas eterne.
esperanto@Psalms:125:2 @ Montoj estas cxirkaux Jerusalem, Kaj la Eternulo cxirkauxas Sian popolon, De nun kaj eterne.
esperanto@Psalms:125:3 @ CXar ne kusxos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustajxo.
esperanto@Psalms:125:4 @ Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj, Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;
esperanto@Psalms:125:5 @ Sed tiujn, kiuj deklinigxas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!