Psalms 126
esperanto@Psalms:126:1 @ Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj.
esperanto@Psalms:126:2 @ Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj.
esperanto@Psalms:126:3 @ Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas.
esperanto@Psalms:126:4 @ Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.
esperanto@Psalms:126:5 @ Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
esperanto@Psalms:126:6 @ Iras kaj ploras la portanto de semotajxo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.