Psalms 132
esperanto@Psalms:132:1 @ Kanto de suprenirado. Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj cxiujn liajn suferojn;
esperanto@Psalms:132:2 @ Ke li jxuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:
esperanto@Psalms:132:3 @ Mi ne eniros en la sxirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;
esperanto@Psalms:132:4 @ Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj,
esperanto@Psalms:132:5 @ GXis mi trovos lokon por la Eternulo, Logxejon por la Potenculo de Jakob.
esperanto@Psalms:132:6 @ Jen ni auxdis, ke gxi estas en Efrata; Ni gxin trovis sur arbara kampo.
esperanto@Psalms:132:7 @ Ni iru en Lian logxejon, Ni klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj.
esperanto@Psalms:132:8 @ Levigxu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.
esperanto@Psalms:132:9 @ Viaj pastroj vestigxu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.
esperanto@Psalms:132:10 @ Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizagxon de Via sanktoleito.
esperanto@Psalms:132:11 @ La Eternulo jxuris al David veron, kaj Li ne deklinigxos de gxi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;
esperanto@Psalms:132:12 @ Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian legxon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaux iliaj filoj eterne sidos sur via trono.
esperanto@Psalms:132:13 @ CXar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke gxi estu logxejo por Li:
esperanto@Psalms:132:14 @ CXi tio estas Mia ripozejo por eterne; CXi tie Mi logxos, cxar gxin Mi ekdeziris.
esperanto@Psalms:132:15 @ GXian nutrajxon Mi abunde benos, GXiajn malricxulojn Mi satigos per pano.
esperanto@Psalms:132:16 @ Kaj gxiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj gxiaj fideluloj gxojos kaj triumfos.
esperanto@Psalms:132:17 @ Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi arangxos lumilon por Mia sanktoleito.
esperanto@Psalms:132:18 @ Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono.