Psalms 137




esperanto@Psalms:137:1 @ Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.

esperanto@Psalms:137:2 @ Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn.

esperanto@Psalms:137:3 @ CXar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj gxojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion.

esperanto@Psalms:137:4 @ Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo?

esperanto@Psalms:137:5 @ Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesigxu mia dekstra mano;

esperanto@Psalms:137:6 @ Algluigxu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj gxojoj.

esperanto@Psalms:137:7 @ Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu gxis gxia fundamento.

esperanto@Psalms:137:8 @ Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.

esperanto@Psalms:137:9 @ Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur sxtono.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:136] [Psalms:137] [Psalms:138] [Discuss] Tag 137 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: