Psalms 138




esperanto@Psalms:138:1 @ De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaux la dioj mi Vin prikantas.

esperanto@Psalms:138:2 @ Mi klinigxas antaux Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; CXar Vi grandigis pli ol cxio Vian nomon per Via vorto.

esperanto@Psalms:138:3 @ En la tago, kiam mi vokis, Vi auxskultis min, Vi donis forton al mia animo.

esperanto@Psalms:138:4 @ Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj regxoj de la tero, CXar ili auxdis la vortojn de Via busxo.

esperanto@Psalms:138:5 @ Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; CXar granda estas la gloro de la Eternulo.

esperanto@Psalms:138:6 @ CXar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.

esperanto@Psalms:138:7 @ Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraux la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas.

esperanto@Psalms:138:8 @ La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitajxojn de Viaj manoj ne forlasu.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:137] [Psalms:138] [Psalms:139] [Discuss] Tag 138 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: