Psalms 139
esperanto@Psalms:139:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas.
esperanto@Psalms:139:2 @ Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime.
esperanto@Psalms:139:3 @ Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas cxirkaux mi, Kaj cxiujn miajn vojojn Vi konas.
esperanto@Psalms:139:4 @ CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias.
esperanto@Psalms:139:5 @ De malantauxe kaj de antauxe Vi cxirkauxbaris min Kaj metis sur min Vian manon.
esperanto@Psalms:139:6 @ Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi gxin ne povas kompreni.
esperanto@Psalms:139:7 @ Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo?
esperanto@Psalms:139:8 @ Se mi levigxos al la cxielo, Vi estas tie; Se mi kusxigxos en SXeol, jen Vi tie estas.
esperanto@Psalms:139:9 @ CXu mi okupos la flugilojn de la matenrugxo, CXu mi logxigxos sur la rando de la maro:
esperanto@Psalms:139:10 @ Ankaux tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos.
esperanto@Psalms:139:11 @ Se mi diros:Mallumo min kovros, Kaj la lumo cxirkaux mi farigxos nokto:
esperanto@Psalms:139:12 @ Ecx mallumo ne mallumas antaux Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo farigxas kiel lumo.
esperanto@Psalms:139:13 @ CXar Vi kreis mian internajxon, Formis min en la ventro de mia patrino.
esperanto@Psalms:139:14 @ Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias.
esperanto@Psalms:139:15 @ Ne estis kasxitaj antaux Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kasxiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
esperanto@Psalms:139:16 @ Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj cxiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraux ecx unu ne ekzistis.
esperanto@Psalms:139:17 @ Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!
esperanto@Psalms:139:18 @ Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekigxas, mi estas ankoraux kun Vi.
esperanto@Psalms:139:19 @ Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj forigxu de mi!
esperanto@Psalms:139:20 @ Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj levigxas por trompo.
esperanto@Psalms:139:21 @ Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontrauxulojn mi abomenas.
esperanto@Psalms:139:22 @ Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili farigxis por mi malamikoj.
esperanto@Psalms:139:23 @ Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn.
esperanto@Psalms:139:24 @ Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.