Psalms 140
esperanto@Psalms:140:1 @ Al la hxorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraux perfortulo;
esperanto@Psalms:140:2 @ Kontraux tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, CXiutage kauxzas militojn;
esperanto@Psalms:140:3 @ Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.
esperanto@Psalms:140:4 @ Gardu min, ho Eternulo, kontraux la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraux perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn pasxojn.
esperanto@Psalms:140:5 @ Fieruloj kasxis kaptilon por mi kaj sxnurojn, Ili etendis reton cxe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.
esperanto@Psalms:140:6 @ Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la vocxon de mia petego.
esperanto@Psalms:140:7 @ Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi sxirmas mian kapon en la tago de batalo.
esperanto@Psalms:140:8 @ Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian deziratajxon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fierigxu. Sela.
esperanto@Psalms:140:9 @ La veneno de miaj cxirkauxantoj, La malicajxo de iliaj lipoj kovru ilin.
esperanto@Psalms:140:10 @ Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili jxetigxu en fajron, En abismojn, ke ili ne levigxu.
esperanto@Psalms:140:11 @ Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.
esperanto@Psalms:140:12 @ Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malricxuloj.
esperanto@Psalms:140:13 @ Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaux Via vizagxo.