Psalms 141




esperanto@Psalms:141:1 @ Psalmo de David. Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian vocxon, kiam mi vokas al Vi.

esperanto@Psalms:141:2 @ Mia pregxo valoru antaux Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.

esperanto@Psalms:141:3 @ Metu, ho Eternulo, gardon al mia busxo, Gardu la pordon de miaj lipoj.

esperanto@Psalms:141:4 @ Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne mangxu iliajn bongustajxojn.

esperanto@Psalms:141:5 @ Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: GXi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos ecx pli; Kaj mi pregxas cxe iliaj malfelicxoj.

esperanto@Psalms:141:6 @ Disigxis sur roko iliaj jugxantoj, Kaj ili auxdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.

esperanto@Psalms:141:7 @ Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disjxetitaj iliaj ostoj gxis la busxo de SXeol.

esperanto@Psalms:141:8 @ CXar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas:ne forpusxu mian animon.

esperanto@Psalms:141:9 @ Gardu min kontraux la reto, kiun oni metis al mi, Kontraux la implikilo de la malbonaguloj.

esperanto@Psalms:141:10 @ La malvirtuloj falu en siajn retojn cxiuj, Dum mi preteriros.


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:140] [Psalms:141] [Psalms:142] [Discuss] Tag 141 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: