Psalms 144
esperanto@Psalms:144:1 @ De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:
esperanto@Psalms:144:2 @ Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon.
esperanto@Psalms:144:3 @ Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?
esperanto@Psalms:144:4 @ Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
esperanto@Psalms:144:5 @ Ho Eternulo, klinu Vian cxielon kaj iru malsupren; Tusxu la montojn, kaj ili ekfumigxos.
esperanto@Psalms:144:6 @ Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.
esperanto@Psalms:144:7 @ Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj,
esperanto@Psalms:144:8 @ Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
esperanto@Psalms:144:9 @ Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,
esperanto@Psalms:144:10 @ Kiu donas helpon al la regxoj, Kiu savas Sian sklavon David de dangxera glavo.
esperanto@Psalms:144:11 @ Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
esperanto@Psalms:144:12 @ Niaj filoj kiel plantitajxoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;
esperanto@Psalms:144:13 @ Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas suficxe da greno de cxiu speco; Niaj sxafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj pasxtejoj;
esperanto@Psalms:144:14 @ Niaj bovoj estas sxargxitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;
esperanto@Psalms:144:15 @ Felicxa estas la popolo, kiu havas tian staton; Felicxa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.