Psalms 148




esperanto@Psalms:148:1 @ Haleluja! Gloru la Eternulon el la cxielo, Gloru Lin en la alto.

esperanto@Psalms:148:2 @ Gloru Lin, cxiuj Liaj angxeloj; Gloru Lin, cxiuj Liaj militistaroj.

esperanto@Psalms:148:3 @ Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, cxiuj lumaj steloj.

esperanto@Psalms:148:4 @ Gloru Lin, plej supraj cxieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la cxielo.

esperanto@Psalms:148:5 @ Ili gloru la nomon de la Eternulo; CXar Li ordonis, kaj ili kreigxis.

esperanto@Psalms:148:6 @ Kaj Li starigis ilin por cxiam, por eterne; Li donis legxon, kiun ili ne malobeos.

esperanto@Psalms:148:7 @ Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj cxiuj abismoj;

esperanto@Psalms:148:8 @ Fulmo kaj hajlo, negxo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton;

esperanto@Psalms:148:9 @ Montoj kaj cxiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj cxiuj cedroj;

esperanto@Psalms:148:10 @ Bestoj kaj cxiaj brutoj, Rampajxoj kaj flugilaj birdoj;

esperanto@Psalms:148:11 @ Regxoj de la tero kaj cxiuj popoloj, Princoj kaj cxiuj jugxantoj sur la tero;

esperanto@Psalms:148:12 @ Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj.

esperanto@Psalms:148:13 @ Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo.

esperanto@Psalms:148:14 @ Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de cxiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja!


Seeker Overlay: Off On

[BookofPsalms] [Psalms:147] [Psalms:148] [Psalms:149] [Discuss] Tag 148 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: