Psalms 149
esperanto@Psalms:149:1 @ Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.
esperanto@Psalms:149:2 @ Izrael gxoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion gxoju pri sia Regxo.
esperanto@Psalms:149:3 @ Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
esperanto@Psalms:149:4 @ CXar al la Eternulo placxas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.
esperanto@Psalms:149:5 @ La fideluloj gxoju en honoro, Kantu gxoje sur siaj kusxejoj.
esperanto@Psalms:149:6 @ Glorado al Dio estas en ilia busxo, Kaj dutrancxa glavo en ilia mano,
esperanto@Psalms:149:7 @ Por fari vengxon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj;
esperanto@Psalms:149:8 @ Por malliberigi iliajn regxojn per cxenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;
esperanto@Psalms:149:9 @ Por fari super ili antauxdestinitan jugxon. Tio estas honoro por cxiuj Liaj fideluloj. Haleluja!