Psalms 34
esperanto@Psalms:34:1 @ De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo.
esperanto@Psalms:34:2 @ Per la Eternulo glorigxas mia animo; La humiluloj auxdu kaj gxoju.
esperanto@Psalms:34:3 @ Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.
esperanto@Psalms:34:4 @ Mi sercxis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de cxiuj miaj dangxeroj Li savis min.
esperanto@Psalms:34:5 @ Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizagxo ne kovrigxos per honto.
esperanto@Psalms:34:6 @ Jen cxi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo auxdis, Kaj de cxiuj liaj mizeroj Li savis lin.
esperanto@Psalms:34:7 @ Angxelo de la Eternulo postenas cxirkaux tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.
esperanto@Psalms:34:8 @ Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Felicxa estas la homo, kiu Lin fidas.
esperanto@Psalms:34:9 @ Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; CXar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.
esperanto@Psalms:34:10 @ Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj sercxas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.
esperanto@Psalms:34:11 @ Venu, infanoj, auxskultu min; Pri timo antaux la Eternulo mi vin instruos.
esperanto@Psalms:34:12 @ Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:
esperanto@Psalms:34:13 @ Gardu vian langon kontraux malbono, Kaj vian busxon kontraux mensoga parolo;
esperanto@Psalms:34:14 @ Deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Sercxu pacon kaj cxasu gxin.
esperanto@Psalms:34:15 @ La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
esperanto@Psalms:34:16 @ La vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
esperanto@Psalms:34:17 @ Oni krias, kaj la Eternulo auxdas, Kaj de cxiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
esperanto@Psalms:34:18 @ Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.
esperanto@Psalms:34:19 @ Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de cxiuj la Eternulo lin savas.
esperanto@Psalms:34:20 @ Li gardas cxiujn liajn ostojn; Ecx unu el ili ne rompigxos.
esperanto@Psalms:34:21 @ La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos.
esperanto@Psalms:34:22 @ La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos cxiuj, kiuj Lin fidas.