Psalms 48
esperanto@Psalms:48:1 @ Kanto-psalmo de la Korahxidoj. Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto.
esperanto@Psalms:48:2 @ Bela altajxo, gxojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Regxo.
esperanto@Psalms:48:3 @ Dio estas konata en gxiaj palacoj, kiel rifugxejo.
esperanto@Psalms:48:4 @ Jen kolektigxis la regxoj, Sed cxiuj kune foriris.
esperanto@Psalms:48:5 @ Ili vidis kaj ekmiris, Konfuzigxis kaj forkuris.
esperanto@Psalms:48:6 @ Teruro ilin atakis, Tremo, kiel cxe akusxantino.
esperanto@Psalms:48:7 @ Per orienta vento Vi ruinigis la sxipojn de Tarsxisx.
esperanto@Psalms:48:8 @ Kion ni auxdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu gxin por cxiam! Sela.
esperanto@Psalms:48:9 @ Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.
esperanto@Psalms:48:10 @ Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano.
esperanto@Psalms:48:11 @ GXoju la monto Cion, GXoju la filinoj de Jehuda, Pro Via jugxoj.
esperanto@Psalms:48:12 @ Iru cxirkaux Cion kaj cxirkauxrigardu gxin, Kalkulu gxiajn turojn.
esperanto@Psalms:48:13 @ Atentu gxiajn fortikajxojn, Vizitu gxiajn palacojn, Por ke vi rakontu al estonta generacio.
esperanto@Psalms:48:14 @ CXar jen estas Dio, nia Dio, por cxiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto gxis la morto.