Psalms 71
esperanto@Psalms:71:1 @ Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.
esperanto@Psalms:71:2 @ Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.
esperanto@Psalms:71:3 @ Estu por mi fortika roko, kien mi povus cxiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; CXar Vi estas mia roko kaj mia fortikajxo.
esperanto@Psalms:71:4 @ Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, El la mano de krimulo kaj premanto.
esperanto@Psalms:71:5 @ CXar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.
esperanto@Psalms:71:6 @ Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi cxiam gloros.
esperanto@Psalms:71:7 @ Mirindajxo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifugxejo.
esperanto@Psalms:71:8 @ Mia busxo estas plena de glorado por Vi, CXiutage de Via majesto.
esperanto@Psalms:71:9 @ Ne forpusxu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumigxos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
esperanto@Psalms:71:10 @ CXar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraux mia animo, konsiligxas inter si,
esperanto@Psalms:71:11 @ Dirante:Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, cxar neniu lin savos.
esperanto@Psalms:71:12 @ Ho Dio, ne malproksimigxu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
esperanto@Psalms:71:13 @ Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
esperanto@Psalms:71:14 @ Kaj mi cxiam fidos Kaj cxiam pligrandigos Vian gloron.
esperanto@Psalms:71:15 @ Mia busxo rakontos Vian justecon, CXiutage Vian helpon, CXar mi ne povus cxion elkalkuli.
esperanto@Psalms:71:16 @ Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.
esperanto@Psalms:71:17 @ Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj gxis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
esperanto@Psalms:71:18 @ Ankaux gxis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, GXis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al cxiuj venontoj.
esperanto@Psalms:71:19 @ Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?
esperanto@Psalms:71:20 @ Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.
esperanto@Psalms:71:21 @ Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas.
esperanto@Psalms:71:22 @ Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael!
esperanto@Psalms:71:23 @ GXojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.
esperanto@Psalms:71:24 @ Kaj mia lango cxiutage rakontas Vian justecon; CXar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.