Job:27
esperanto@Job:27:1 @ Kaj Ijob dauxrigis siajn sentencojn, kaj diris:
esperanto@Job:27:2 @ Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:
esperanto@Job:27:3 @ Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,
esperanto@Job:27:4 @ Miaj lipoj ne eldiros malgxustajxon, Kaj mia lango ne diros malverajxon.
esperanto@Job:27:5 @ Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; GXis mia morto mi ne cxesos rigardi min kiel senkulpan.
esperanto@Job:27:6 @ Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos gxin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riprocxon pri tio.
esperanto@Job:27:7 @ Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontrauxulo kiel malpiulo.
esperanto@Job:27:8 @ CXar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elsxiras lian animon?
esperanto@Job:27:9 @ CXu lian kriadon Dio auxskultos, Kiam trafos lin malfelicxo?
esperanto@Job:27:10 @ CXu li povas havi gxuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en cxiu tempo?
esperanto@Job:27:11 @ Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kasxos antaux vi tion, kio estas cxe la Plejpotenculo.
esperanto@Job:27:12 @ Jen vi cxiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavajxon?
esperanto@Job:27:13 @ Tia estas la sorto de malbona homo cxe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo:
esperanto@Job:27:14 @ Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.
esperanto@Job:27:15 @ Tiujn, kiuj restos cxe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros.
esperanto@Job:27:16 @ Se li kolektos argxenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon,
esperanto@Job:27:17 @ Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la argxenton.
esperanto@Job:27:18 @ Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si lauxbon.
esperanto@Job:27:19 @ Li kusxigxas ricxa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.
esperanto@Job:27:20 @ Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego.
esperanto@Job:27:21 @ Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko.
esperanto@Job:27:22 @ Li tion jxetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros.
esperanto@Job:27:23 @ Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.