esperanto 1Chronicles:29:10-25 SEEK
Seeker Overlay ON
*
Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo ,
kaj David diris:Estu benata ,
ho Eternulo ,
Dio de nia patro Izrael ,
eterne kaj eterne .
*
Al Vi ,
ho Eternulo ,
apartenas grandeco ,
potenco ,
majesto ,
venko ,
kaj gloro ,
cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via ;
al Vi ,
ho Eternulo ,
apartenas la regxado ,
kaj Vi estas alte super cxiuj estroj .
*
Ricxeco kaj honoro venas de Vi ;
Vi regas super cxio ;
en Via mano estas forto kaj potenco ;
Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi .
*
Kaj nun ,
ho nia Dio ,
ni dankas Vin ,
kaj ni gloras Vian majestan nomon .
*
CXar kiu estas mi ,
kaj kio estas mia popolo ,
ke mi havis la forton ,
por oferi tiom ?
de Vi estas cxio ,
kaj el Via mano ni donis al Vi .
*
Paslogxantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi ,
kiel cxiuj niaj patroj ;
kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero ,
nenio fortika .
*
Ho Eternulo ,
nia Dio !
cxi tiu tuta abundajxo ,
kiun ni preparis ,
por konstrui al Vi domon ,
al Via sankta nomo ,
estas el Via mano ,
al Vi cxio apartenas .
*
Mi scias ,
ho mia Dio ,
ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi ;
el sincera koro mi oferis cxion cxi tion ;
kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon ,
kiu trovigxas cxi tie ,
ke gxi oferas al Vi .
*
Ho Eternulo ,
Dio de niaj patroj Abraham ,
Isaak ,
kaj Izrael !
konservu gxin por cxiam ,
cxi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo ,
kaj turnu ilian koron al Vi .
*
Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan ,
ke li observu Viajn ordonojn ,
Viajn preskribojn ,
kaj Viajn legxojn ,
ke li cxion plenumu ,
kaj ke li konstruu la konstruajxon ,
por kiu mi faris la preparojn .
*
Kaj David diris al la tuta komunumo:Benu la Eternulon ,
vian Dion .
Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon ,
Dion de iliaj patroj ;
kaj ili klinigxis kun adoro antaux la Eternulo kaj antaux la regxo .
*
Kaj ili faris bucxoferojn al la Eternulo .
Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la Eternulo:mil bovojn ,
mil virsxafojn ,
mil sxafidojn ,
kune kun iliaj versxoferoj ,
kaj multe da oferoj por la tuta Izrael .
*
Kaj ili mangxis kaj trinkis antaux la Eternulo en tiu tago kun granda gxojo .
Kaj duafoje ili faris regxo Salomonon ,
filon de David ,
kaj sanktoleis lin kiel reganton ,
kaj Cadokon kiel pastron .
*
Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel regxo anstataux sia patro David ;
kaj li havis sukceson ,
kaj la tuta Izrael obeadis lin .
*
Kaj cxiuj estroj kaj eminentuloj ,
kaj ankaux cxiuj filoj de la regxo David ,
submetis sin al la regxo Salomono .
*
Kaj la Eternulo forte altigis Salomonon antaux la okuloj de la tuta Izrael ,
kaj metis sur lin regxan majeston ,
kiu antauxe estis sur neniu el la regxoj de Izrael .