1John:5:13-21



Seeker Overlay ON

* CXi tion mi skribis al vi , por ke vi sciu , ke vi havas vivon eternan ; al vi , kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio . * Kaj jen estas la kuragxo , kiun ni havas antaux Li:ke se ni ion petas laux lia volo , Li nin auxskultas ; * kaj se ni scias , ke kion ajn ni petas , Li nin auxskultas , ni scias , ke ni havas la petojn , kiujn ni petis de Li . * Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto , tiu petos , kaj Li donos al li vivon , por la pekantoj ne al morto . Ekzistas peko al morto ; ne pri tio mi diras , ke li petegu . * CXia nejusteco estas peko ; kaj ekzistas peko ne al morto . * Ni scias , ke cxiu naskito el Dio ne pekas ; sed la naskito el Dio sin gardas , kaj la malbonulo lin ne tusxas . * Ni scias , ke ni el Dio estas , kaj la tuta mondo kusxas en la malbonulo . * Kaj ni scias , ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon , por ke ni ekkonu la Verulon ; kaj ni estas en la Verulo , en Lia Filo , Jesuo Kristo . Tiu estas la vera Dio , kaj la vivo eterna . * Infanetoj , gardu vin kontraux idoloj .

Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: