esperanto 1Peter:4:1-11 SEEK
Seeker Overlay ON
*
CXar Kristo do suferis en la karno ,
vi ankaux armu vin per la sama intenco ;
cxar la suferinto en la karno apartigxis de pekoj ;
*
por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laux la voluptoj de homoj ,
sed laux la volo de Dio .
*
CXar la tempo pasinta suficxas ,
por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en dibocxoj ,
voluptoj ,
vindrinkado ,
brufestenoj ,
ebrieco ,
kaj abomenaj idolkultoj ;
*
en kio ili miras ,
ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de dibocxado ,
kaj ili kalumnias vin ;
*
ili prirespondos al Tiu ,
kiu estas preta jugxi la vivantojn kaj la mortintojn .
*
CXar por tio ankaux la evangelio estas anoncita al la mortintoj ,
por ke ili estu korpe jugxitaj laux homoj ,
sed spirite vivu laux Dio .
*
Sed la fino de cxio alproksimigxas ;
prudentigxu do ,
kaj sobrigxu por pregxoj ;
*
antaux cxio havante fervoran amon unu al alia ;
cxar amo kovras amason da pekoj ;
*
estu gastamaj unu al alia sen murmurado ;
*
lauxmezure ,
kiel cxiu ricevis donacon ,
tiel gxin administrante inter vi ,
kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio ;
*
se iu parolas ,
li parolu kvazaux orakolojn de Dio ;
se iu administras ,
li administru kvazaux el la forto ,
kiun Dio provizas ;
por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo ,
kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne .
Amen .